Enketilo pri UEA

Bonvenon al la enketilo de UEA!  Respondoj estas principe anonimaj. Vi povos indiki vian nomon je la fino se vi deziras kontribui specife al la agado de UEA, aŭ informi Estraranon
(kontaktdetaloj en la revuo Esperanto).  La demandoj 1-15 estas respondeblaj dumaniere, por multaj personoj en 10 minutoj (do bonvolu minimume kompletigi tiujn):
1.  Per simpla elekto de la plej trafa el la donitaj alternativoj
2. Per aldono de klarigo aŭ opinio en la komentospaco 
Se vi havas la tempon, komentoj multe helpos al ni pli klare kompreni ĉies ideojn
La demandoj 16-18 bezonos pli da pripensado aŭ komentoj
La demandoj 19-27 bezonos pli detalajn komentojn

Question Title

* 1. Ĉu vi estas membro de UEA?

Question Title

* 2. Ĉu vi estas membro de Landa Asocio de UEA?

Question Title

* 3. Ĉu vi estas membro de alia por-Esperanta grupo kiu celas tutmondan membraron?
(do ne Landa Asocio, sed bonvolu komenti se vi estas membro de faka aŭ alia asocio)

Question Title

* 4. Se vi estis membro de UEA, ĝenerale kiom kontenta vi estis pri via membreco?  
Por ĉi tiu demando, komentoj pri la elekto-kialo estas aparte valoraj.

Question Title

* 5. Ĉu vi konas la jenajn servojn de UEA?  Klaku por indiki "jes".
La sekva demando temos pri uzado de la servoj.

Question Title

* 6. Ĉu vi iam uzis aŭ uzas iujn el la jenaj servoj de UEA?

Question Title

* 7. La revuo Esperanto  Se vi vidis ĝin, ĉu vi estis kontenta pri ĝi?  Se ne, kio mankis?
Komentoj pri kiu ajn aspekto de la revuo aparte bonvenaj

Question Title

* 8. La Universalaj Kongresoj.  Ĉu la Universalaj Kongresoj kaj Virtualaj Kongresoj ŝajnas al vi utilaj?  
Komentoj pri la aranĝoj kaj enhavo, kun rekomendoj, aparte bonvenaj

Question Title

* 9. UK: Universala Kongreso (ĉeesta) kaj VK: Virtuala Kongreso
Kiun vi eventuale preferus kaj povus partopreni?

Question Title

* 10. Libroservo de UEA
Kiom gravas ke UEA peru ĉiujn eldonaĵojn por tutmonda aĉetantaro?

Question Title

* 11. Jarlibro  
Kio anstatataŭ la tradician Jarlibron, kaj membrecon kun Jarlibro (MJ)?
En 2018 oni decidis ne plu oferti la Jarlibron kun informoj pri la movado kaj la Delegita Reto libroforme por ŝpari la altajn kostojn, do ne plu ekzistas la antaŭa kategorio MJ.
Kio estas via nuna opinio pri la Jarlibro?

Question Title

* 12. Almanako.  Se UEA eldonus laŭ propono de la Estraro trijaran Almanakon kun raporto pri la tiuperioda agado kaj plano por la venonta trijara periodo, sen la Delegita reto sed kun bazaj kontaktinformoj pri la organizita Esperanto-movado, ĉu tio povus esti alloga por vi, eĉ se pagenda.  Indiku unu respondon por a] kaj unu por b].

Question Title

* 13. Publikaj deklaroj de UEA
Ĉu UEA devas fari deklarojn pri mondkonfliktoj kaj respondecoj de nacioj?  Indiku la respondo/j/n kiu/j/ estas plej proksima/j/ al via opinio kaj viaj sentoj.
 

Question Title

* 14. La kvar proponitaj kampoj aŭ kolonoj por strategia laborplanado en UEA
estas resume la sekvantaj (KIRI):                
1]  Kunlaborado  
2]  Informado  
3]  Rilatoj [kun la ekstera mondo]  
4]  Instruado [kaj lernado de Esperanto]. 
Ĉu tiuj estas memoreblaj kaj ŝajnas utila laborfokuson de UEA aŭ ne?

Question Title

* 15. LASTA DE LA FACILE ELEKTEBLAJ RESPONDOJ
Ni alvokas al ĉiu membro de UEA volontule elekti unu el la kvar kampoj por kunlaboro kun grupo aŭ komisiono laŭ daŭra tiucele direktita laborplano.  Ĉu tio ŝajnas utila rimedo por plivigligi la movadon, ĉu en UEA ĉu ekster ĝi?

Question Title

* 16. Se mi elektus kampon en aŭ ekster UEA, mi pretus kunlabori por efektivigi jenan projekton:
        En ĉi tiu kazo, bonvolu komenti specife, aldone al ebla elekto el la ekzemploj:

Question Title

* 17. Interne de la movado, mi deziras partopreni en la pliefikigo de laboro aŭ projekto de Esperanto-organizaĵoj per volontula servado aŭ servado kun honorario. Se jes, bonvolu komenti.  Kiun apartan talenton vi havas kiu utilus al UEA aŭ alia grupo kiu laboras por Esperanto?

Question Title

* 18. Interne de la movado, mi pretas kunlabori en kampanjoj por financi pli vastan agadon favore al Esperanto, inkluzive stipendiojn kaj subvenciadon de agado, rilatojn kun eventualaj mecenatoj, entreprenojn profitdonajn ĉu de UEA ĉu de alia grupo.

Question Title

* 19. Por fini, se vi deziras plukomenti, bonvolu respondi al la demandoj ĉi tie kaj en la sekvanta senelekta sekcio.
 
Kial kaj kiel vi interesiĝis pri Esperanto, kion vi atendis de via rilato kun ĝi, kaj kial UEA ne kontentigas viajn dezirojn, aŭ ne donas sufiĉan valoron por la elspezo?  

Question Title

* 20. Preferoj pri Kongresaj programeroj
Se vi ĉestus Kongreson de UEA, ordigu la sekvantajn tradiciajn Kongreserojn de la UK de 1 ĝis 8.  (Ne necesas respondi)
1 - supre:  la plej preferata, bona, interesa ĝis  
8 - sube:  la malplej preferata, bona, interesa por vi
Ni scias ke ekzistas aliaj Kongresaj programeroj, sed ni elektis la plej konatajn kaj tradiciajn.

Question Title

* 21. Kiam vi pensas pri UEA, kiuj du-tri vortoj plej bone priskribas ĝin, laŭ vi?  
Por ĉi tiu demando, vi helpas krei vortonubon. Maldecaĵojn ni ne inkluzivos!

Question Title

* 22. Kion vi plej ŝatas pri UEA, aŭ kio estas pozitiva?

Question Title

* 23. Kion malbone aŭ neefike faris UEA ĝis nun?

Question Title

* 24. Kion esence celu UEA?

Question Title

* 25. Libere donu vian opinion pri ĉio kion vi ne esprimis ĝis nun. Tio povas inkluzivi ankaŭ viajn impresojn pri la efikeco de la oficistoj, gvidantoj, kaj aliaj laborantoj por UEA, kaj dezirojn pri aliaj servoj kiujn ni ne nun provizas, aŭ plibonigon de la jam disponeblaj.

Question Title

* 26. La enketilo estas principe anonima kaj neniu kontaktos vin krom se vi deziras tion.  
Tamen skribu vian nomon se vi deziras identigi vin kun la komentoj.  
Retadreso ankaŭ tute laŭvola se interesas vin eventualaj reagoj al viaj komentoj, aŭ dialogado pri UEA.
Ni elkore dankas nemembrojn pro via valora partopreno en la sondado de viaj opinioj pri la Asocio.

T