Enketilo pri UEA

Bonvenon al la enketilo de UEA!  Respondoj estas principe anonimaj. Vi povos indiki vian nomon je la fino se vi deziras kontribui specife al la agado de UEA, aŭ informi Estraranon
(kontaktdetaloj en la revuo Esperanto).  La demandoj 1-15 estas respondeblaj dumaniere, por multaj personoj en 10 minutoj (do bonvolu minimume kompletigi tiujn):
1.  Per simpla elekto de la plej trafa el la donitaj alternativoj
2. Per aldono de klarigo aŭ opinio en la komentospaco 
Se vi havas la tempon, komentoj multe helpos al ni pli klare kompreni ĉies ideojn
La demandoj 16-18 bezonos pli da pripensado aŭ komentoj
La demandoj 19-27 bezonos pli detalajn komentojn

Question Title

* 1. Ĉu vi estas membro de UEA?

Question Title

* 2. Ĉu vi estas membro de Landa Asocio de UEA?

Question Title

* 3. Ĉu vi estas membro de alia por-Esperanta grupo kiu celas tutmondan membraron?
(do ne Landa Asocio, sed bonvolu komenti se vi estas membro de faka aŭ alia asocio)

Question Title

* 4. Se vi estas membro de UEA, ĝenerale kiom kontenta vi estas pri via membreco?  
Por ĉi tiu demando, komentoj pri la elekto-kialo estas aparte valoraj.

Question Title

* 5. Ĉu vi konas la jenajn servojn de UEA?  Klaku por indiki "jes".
La sekva demando temos pri uzado de la servoj.

Question Title

* 6. Ĉu vi uzas la jenajn servojn de UEA?

Question Title

* 7. La revuo Esperanto  Ĉu vi estas kontenta pri ĝi?  Se ne, kio mankas?
Komentoj pri kiu ajn aspekto de la revuo aparte bonvenaj

Question Title

* 8. La Universalaj Kongresoj.   Kiom gravas por vi ĉiujaraj ĉeestaj kaj virtualaj UK?  
Komentoj pri la aranĝoj kaj enhavo, kun rekomendoj, aparte bonvenaj

Question Title

* 9. UK: Universala Kongreso (ĉeesta) kaj VK: Virtuala Kongreso
Kiun vi preferas kaj povas partopreni?

Question Title

* 10. Libroservo de UEA
Kiom gravas ke UEA peru ĉiujn eldonaĵojn por tutmonda aĉetantaro?

Question Title

* 11. Jarlibro  
Kio anstatataŭ la tradician Jarlibron, kaj membrecon kun Jarlibro (MJ)?
En 2018 oni decidis ne plu oferti la Jarlibron kun informoj pri la movado kaj la Delegita Reto libroforme por ŝpari la altajn kostojn, do ne plu ekzistas la antaŭa kategorio MJ.
Kio estas via nuna opinio pri la Jarlibro?

Question Title

* 12. Almanako.  Se UEA eldonus laŭ propono de la Estraro trijaran Almanakon kun raporto pri la tiuperioda agado kaj plano por la venonta trijara periodo, sen la Delegita reto sed kun bazaj kontaktinformoj pri la organizita Esperanto-movado, ĉu tio sufiĉe anstataŭus la Jarlibron?  Vi povas indiki kiom vi pretus pagi aŭ por Jarlibro aŭ por Almanako.  Indiku unu respondon por a] kaj unu por b].

Question Title

* 13. Publikaj deklaroj de UEA
Ĉu UEA devas fari deklarojn pri mondkonfliktoj kaj respondecoj de nacioj?  Indiku la respondo/j/n kiu/j/ estas plej proksima/j/ al via opinio kaj viaj sentoj.
 

Question Title

* 14. La kvar proponitaj kampoj aŭ kolonoj por strategia laborplanado
estas resume la sekvantaj (KIRI):                
1]  Kunlaborado  
2]  Informado  
3]  Rilatoj [kun la ekstera mondo]  
4]  Instruado [kaj lernado de Esperanto]. 
Ĉu tiuj estas memoreblaj kaj bone reprezentas la laborfokuson de UEA?

Question Title

* 15. LASTA DE LA FACILE ELEKTEBLAJ RESPONDOJ
Ni alvokas al ĉiu membro de UEA volontule elekti unu el la kvar kampoj por kunlaboro kun grupo aŭ komisiono laŭ daŭra tiucele direktita laborplano.  Kompreneble ili parte koincidas, sed kiu kampo aŭ fokuso plej interesas vin?

Question Title

* 16. En mia elektita kampo, mi pretas kunlabori por efektivigi jenan projekton:
        En ĉi tiu kazo, bonvolu komenti specife, aldone al ebla elekto el la ekzemploj:

Question Title

* 17. Interne de la movado, mi deziras partopreni en la pliefikigo de laboro aŭ projekto de UEA per volontula servado aŭ servado kun honorario. Se jes, bonvolu komenti.  Kiun apartan talenton vi havas kiu utilus al UEA?

Question Title

* 18. Interne de la movado, mi pretas kunlabori en kampanjoj por financi pli vastan agadon de UEA, inkluzive stipendiojn kaj subvenciadon de agado,  rilatojn kun eventualaj mecenatoj, entreprenojn profitdonajn al UEA.  

Question Title

* 19. Por fini, se vi deziras plukomenti, bonvolu respondi al la demandoj ĉi tie kaj en la sekvanta senelekta sekcio.
 
Kial kaj kiel vi interesiĝis pri Esperanto, kaj kion vi atendas de via rilato kun ĝi kaj kun UEA?  
(Vi povas respondi ĉu vi estas membro aŭ ne)

Question Title

* 20. Preferoj pri Kongresaj programeroj
Ordigu la sekvantajn tradiciajn Kongreserojn de la UK de 1 ĝis 8.
1 - supre:  la plej preferata, bona, interesa ĝis  
8 - sube:  la malplej preferata, bona, interesa por vi
Ni scias ke ekzistas aliaj Kongresaj programeroj, sed ni elektis la plej konatajn kaj tradiciajn.

Question Title

* 21. Kiam vi pensas pri UEA, kiuj du-tri vortoj plej bone priskribas ĝin, laŭ vi?  
Por ĉi tiu demando, vi helpas krei vortonubon. Maldecaĵojn ni ne inkluzivos!

Question Title

* 22. Kion vi plej ŝatas pri UEA?

Question Title

* 23. Kion malbone aŭ neefike faris UEA ĝis nun?

Question Title

* 24. Kion esence celu UEA?

Question Title

* 25. Libere donu vian opinion pri ĉio kion vi ne esprimis ĝis nun. Tio povas inkluzivi ankaŭ viajn impresojn pri la efikeco de la oficistoj, gvidantoj, kaj aliaj laborantoj por UEA, kaj dezirojn pri aliaj servoj kiujn ni ne nun provizas, aŭ plibonigon de la jam disponeblaj.

Question Title

* 26. La enketilo estas principe anonima.  
Tamen skribu vian nomon se vi deziras identigi vin kun la komentoj.  
Retadreso ankaŭ tute laŭvola por eventualaj reagoj al viaj komentoj.
Ni elkore dankas vian partoprenon en la sondado de viaj opinioj.

T